Preskoči do glavnog sadržaja

Deka jubileo de Esperanto – societo „Trixini“ – Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj

sabato, la 17an de septembro 2022. je 12,30

Esperanto-Societo “Trixini” portas nomon laŭ la pseŭdonimo de la germana magiisto humanisto, pupisto, verkisto Hansjörg Kindler (1933-2015), kiu dum la milito en Kroatio elkore helpadis al la homoj en la kroataj kampadejoj por elmigrintoj. La scieto fondita la 12an de julio 2012. La dekan jubileon de la agadoni honoras per la internacia programo – Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj. Nia gasto estas Tone PARTLJIČ, konata slovena dramisto, romanverkisto, kaj verkisto por infanoj, samkiel esperantistoj el Kroatio kaj Slovenio.

Program:

  • 12,30 – 14,00 Akcepto de partoprenantoj
  • 14,00 – 14,25 Muzika programo de Neven Mrzlečki
  • 14,25 – 14,40 Spomenka Štimec, Bonvenigaj vortoj
  • 14,45 – 15,00 Božidar Brezinščak Bagola pri Tone Partljiču (en Esperanto)
  • 15,00 – 15,30 Intervjuo kun Tone Partljič (Kun Esperanto-traduko de S. Štimec)
  • 15,35 – 16,00 Teodora Kučinac, legas el la libro de Partljič „Mi volis atingi la Sunon“
  • 16.20 – 16.45 Spomenka Štimec, Dankvortoj
  • 17,00 – 18,30 Koktelo

Sponsoroj: Komunumo Hrašćina i Kroata Esperanto-Ligo, Zagreb

Por detaloj bonvolu kontakti 091/4617550 aŭ 099 4222 208.

Kun plezuro ni renkontos vin!

Skretariino: Spomenka Štimec
Prezidanto: Božidar Brezinščak Bagola